Radikala tenero kun Carolin & Stela. Feminismaj babiladoj pri la vivo.
radikalatenero.substack.com (https://radikalatenero.substack.com?utm_medium=podcast)
Publisher
Radikala tenero - feminismaj babiladoj pri la vivo
La rakonto pri unu fremda studento, tri memfidaj, blankaj viroj kaj unu sperta virino
Ni preskaŭ sukcesis paŭzi dum la somero, sed ne! Ĉar ni tamen registris epizodon por vi dum la 111-a Universala Kongreso en Graco kun du frataj podkastoj: Fremdulo kaj Usone Persone!
Bonvenon al Usona Radikala Fremdulo! 🇺🇸✊👽
La kongresa temo estis “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. En la epizodo krom Stela ĉeestis Brandono Sowers (Usone Persone) kaj Tobiasz Kubisiowski (Fremdulo).
Menciitaj podkastaj epizodoj de Radikala Tenero:
Menciitaj podkastaj epizodoj de Usone Persone (https://usonepersone.substack.com/podcast):
* Traduku "funcle"!: https://usonepersone.substack.com/p/traduku-funcle-553 (https://usonepersone.substack.com/p/traduku-funcle-553)
* Ĉu Esperanto estas sekto?!: https://usonepersone.substack.com/p/cu-esperanto-estas-sekto-1a4 (https://usonepersone.substack.com/p/cu-esperanto-estas-sekto-1a4)
Menciita podkasta epizodo de Fremdulo: https://creators.spotify.com/pod/profile/fremdulo/ (https://creators.spotify.com/pod/profile/fremdulo/)
* Lukse(m)burĝe (kun Gabriel Labrie): https://creators.spotify.com/pod/profile/fremdulo/episodes/307-Luksembure-kun-Gabriel-Labrie-e3ailis (https://creators.spotify.com/pod/profile/fremdulo/episodes/307-Luksembure-kun-Gabriel-Labrie-e3ailis)
Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero (https://t.me/radikalatenero)
This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com (https://radikalatenero.substack.com?utm_medium=podcast&utm_campaign=CTA_1)
20 Jul 2026
Multaj kulturoj, du ĝemelinoj, unu ĉiutageco
Polaj radikoj, rusi- kaj israeldevena edzo, komuna loĝloko en Nederlando, kaj subite gravedeco - kun ĝemeloj!
En tiu ĉi epizodo ni parolas kun Karina Goren pri ŝia eksterordinara familia vivo. Ekde la nasko de la gemelinoj ŝia vivo forte ŝanĝiĝis.
Ni aŭdos kiel ŝi travivas la tute normalajn ĥaosajn defiojn kun ĝemeloj, kaj kiel ŝi ĵonglas kun tiom da diversaj lingvoj kaj kulturaj tradicioj.
Antaŭĝoju pri inspira babilado kun la forta kaj mojosa Karina!
Ni ripozas nun dum la somera paŭzo en la norda hemisfero. Feliĉe ni denove sukcesos renkontiĝi kaj pasigos multe da tempo en diversaj Esperanto-renkontiĝoj. Ni esperas renkonti ankaŭ vin! Se vi volas glumarkojn de RT, nepre trovu nin kaj ni babiladu pri tio kiun epizodon vi pleje ŝatis! Ĝis poste kaj fartu bone!
Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero (https://t.me/radikalatenero)
This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com (https://radikalatenero.substack.com?utm_medium=podcast&utm_campaign=CTA_1)
6 Jul 2026
Per LEGO-figuroj kaj kiel dreg-reĝo por klimata kaj socia egaleco
“Kaj, ĉu vi estas esperplena?” - “Jes, mi estas esperplena; mi fakte havas vere tre multe da espero. Sed estas espero, kiu baziĝas je la realisma takso de la enormaj fortoj kiuj koalicias kontraŭ ni. La sola vera ebla espero estas ja, ke ni konfesas al ni mem, kiom multe ni ankoraŭ bezonas fari; kaj mi kredas, ke ni sukcesas tion; kaj ne nur tion, mi kredas ke ni povas fari tion ĝojplenaj.”
(Audre Lorde, 1934-1992, usona aktivistino kaj verkistino, kiu multege kuraĝigis kaj inspiris aliulojn. Ŝi kutime komencis siajn prelegojn per la frazo: “Mi venas al vi kiel afrik-usonano, feministo, lesbo, batalanto, nigra aktivisto, poem-verkisto, patrino kaj travivanto de kancero.”)
The Berlin Years | Die Berliner Jahre — Audre Lorde–The Berlin Years 1984 to 1992 (https://www.audrelorde-theberlinyears.com/berlin-years)
Paula jam ekde sia infaneco aktivas por la konservado de nia tero.
Dum la pandemio, kiam dum iom da tempo ne eblis manifestacii en grandaj grupoj, ŝi komencis konstrui la homamasojn el la ludbrika materialo LEGO. En la nova epizodo eblas aŭskulti pri la spertoj kiujn ŝi faris per la mojosa projekto.
Ŝi ankaŭ ĵonglas kaj evoluigis sian dreg-reĝan identecon Batalanta Beluliĉo. En la epizodo Paula rakontas pri siaj spertoj kun drego.
LEGO-manifestacioj (https://www.instagram.com/legodemo_for_future/) ĉe Instagramo.
Batalanta Beluliĉo (https://www.instagram.com/batalanta_belulicho/) ĉe Instagramo.
Pri la 1,5-grada celo de Parizo (https://en.wikipedia.org/wiki/1.5-degree_target) (anglalingve).
Pri LEGO (https://eo.wikipedia.org/wiki/Lego_(firmao)).
Pri la vorto Bambule (https://www.dwds.de/wb/Bambule).
Pri intersekcieco de Kimberlé Crenshaw vi povas legi (anglalingve) ĉi tie (https://www.jstor.org/stable/1229039).
Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero (https://t.me/radikalatenero)
This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com (https://radikalatenero.substack.com?utm_medium=podcast&utm_campaign=CTA_1)
Reach and audience
Public platform figures. Ratings count people who left a rating, not total listeners.
Apple Podcasts (US)
5.0 / 5
2 ratings
Spotify
5.0 / 5
9 ratings
Contact Radikala tenero
Guest appearances
Books guests
Based on episode analysis; this does not confirm that the show is currently accepting guests.
Host of Radikala tenero?
Claim your podcast to manage its listing and keep your show details accurate.
Pod Engine is an independent podcast discovery and analytics service and is not affiliated with or endorsed by this podcast. Artwork and show content belong to their owners. Full legal notice.
Explore this show Podcast research with Pod Engine