Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
En la 1506-a E_elsendo el la 15.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
(https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2026/10/UK_2017_-_Akademio_de_Esperanto.jpg)• Hodiaŭ en nia felietono pri dek ses lokoj ricevintaj la nomon „Mirlokoj de Pollando 2026” laŭ la plebiscito de la pola eldono de „Nationale Geographic”, ni iom supraĵe informas pri la ok unuaj;
• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 15.10, ni proponas kulturkronikajn informojn. Pri la partopreno de poloj en la kultura vivo laŭ la Nacia Kulturcentro; pri la 17-a Internacia Violnista Konkurso en Poznano; pri la senpage viziteblaj en novembro kvar reĝaj rezidejoj en Pollando;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto, Jasper Jacobsen kaj citas lian respondon donitan al „Libera Folio” pri la prioritatoj en lia laboro; pri daŭra ebleco por junaj esploristoj aliĝi al la venontjara konferenco en Parizo „Esperanto 140” https://shesl.org/en/2027-esperanto-2/;
• Por la muzika programkontribuo ni elektis la kanton „Doloro” de Julia Sigmond, por kiu muzikon kaj voĉon donis Raym; La akompana foto el Vikipedio prezentas la publikan kunsidon de la Akdemio dum la UK en Seulo en 2017. La foton faris Robin van der Vliet – CC BY-SA 4.0
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
.
11 Oct 2026
E_elsendo el la 10.10.2026
En la 1505-a E_elsendo el la 10.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
(https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2026/10/20261010_181631-scaled.jpg)• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la historiaj datoj – ni informas pri unu el la polaj patronoj de 2027, kiu estas Kazimiera Bujwid la socia kaj kleriga agantino. Ŝi estis ankaŭ esperantistino kunlaboranta kun sia edzo prof. Odo Bujwid. Krome ni informas pri la nunjara laŭreatino de la Paca Nobel-premio. Koncerne la ekonomiajn temojn ni informas pri Pollando kiel la unia avanulo en la kukurboproduktado.
• Nia scienca temo traktas la temon de la urba brupoluado kaj ĝiaj sekvoj.
• Hodiaŭ Vinilkosmo oficiale eldonis la trian bitan albumeton en Esperanto “jOmO popumas”. La aperigo kongruas kun la pasantaj hodiaŭ naskiĝdatrevenoj de tre fama artisto el Tuluzo kaj de la estro de VINILKOSMO, Flo Martorell. Krom niaj redakciaj bodeziroj por jOmO kaj Flo ni prezentas fragmente la kanton de jOmO „Agu por paco”.
• Fine iom da humuro el nia arkivo. La komencaj vortoj kaj kelkaj skotaj serĉoj el la libreto pri skolta humuro de Andrzej Pettyn, eldonita antaŭ multaj jaroj de FLE.
• La akompana foto prezentas kukurbojn, nun tre popularajn en Pollando kiel konsuma produkto kaj kiel dekora elemento.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
5 Oct 2026
E_elsendo el la 05.10.2026
En la 1504-a E_elsendo el la 05.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
(https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2026/10/George_Sand_by_Nadar_1864.jpg)• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 05.10 ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri prestiĝa premio por Pola Eldoninstituto PIW; pri interesa, plurflanka ekspozicio pri George Sand en la apudvarsovia naskiĝdomo de Frederiko Chopin en Żelazowa Wola; pri ĉ. 100 pentraĵoj de francaj pentristoj el la 19-jarcenta arta grupo nabistoj en la varsovia Muzeo de Łazienki-parko;
• Nia antaŭmikrofona gasto estas elstara afrika aktivulo el Togolando Adjévi ADJE, i.a. redaktoro de la platformo https://www.esperanto-afriko.org/. Kun li ni interparolis pri iuj problemoj de afrikaj esperantistoj dum la 111-a UK en Graz;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la planita por hodiaŭ en Rio de Janeiro ronda tablo pri „Memoro sen landlimoj: valoro, riskoj kaj la rolo de bibliotekoj en la konservado de la dokumenta heredaĵo de Esperanto” (uea.org/gk/1335a1), pri la 31.10, la tempolimo kandidatigi por la premio Gregoire Maertens 2026 (uea.org/gk/1333a1);
• Hodiaŭ ni komune aŭskultas fragmente la konatan kanton de Tom Jobim „Knabino el Ipanema”, kiun registris en la KD „Tom Jobim en Esperanto” (2002) Alessandro Cosavella kaj Fabio Fonseca. La akompana foto el vikipedio prezentas George Sand fotitan de Nadar, 1864;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
Who has been a guest on Pola Retradio en Esperanto
Names identified in recent episode analyses. Showing up to five guests.
Povilas Jegorovas
Maria Niemyjska
Ikuko Kitagawa
Fujii Yumiko
Nakashima Toshihiko
Reach and audience
Public platform figures. Ratings count people who left a rating, not total listeners.
Apple Podcasts (US)
5.0 / 5
6 ratings
Spotify
4.5 / 5
8 ratings
Contact Pola Retradio en Esperanto
Guest appearances
Books guests
Based on episode analysis; this does not confirm that the show is currently accepting guests.
Pod Engine is an independent podcast discovery and analytics service and is not affiliated with or endorsed by this podcast. Artwork and show content belong to their owners. Full legal notice.
Explore this show Podcast research with Pod Engine